El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭgurita ekspozicio de lanternoj de argilaj soldatoj kaj ĉevaloj en Bogoto

| 2016-03-16
Bookmark and Share


Ekspozicio de lanternoj de argilaj soldatoj kaj ĉevaloj inaŭgurita okaze de la 15-a Iberiamerika Festivalo
 

    Laŭ raporto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, vespere de la 13-a de marto laŭ la loka tempo en Bogoto, ĉefurbo de Kolombio, inaŭguriĝis ekspozicio de lanternoj de argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj okaze de la 15-a Iberiamerika Festivalo. Nokte vizitantoj estis anim-skuitaj de 70 koloraj lanternoj en formoj de argilaj soldatoj kaj ĉevaloj altaj je ĉirkaŭ 2 metroj.

 

    La Arta kaj Amuza Grupo de Ĉinio, organizanto de tiu ekspozicio, diskonigis, ke tiuj koloraj lanternoj estis transportitaj per 2 konteneroj kaj atingis Kolombion post dumonata surmara vojaĝo. Ili ankaŭ eltenis elprovon de pluvego dum muntado.

 

    Malgraŭ pluvego, multaj lokanoj vizitis kaj fotis tiujn lanternojn en muntado. Vespere de la 13-a de marto, nemalmultaj homoj ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la ekspozicio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments