El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkcios la dua plej alta domego en la mondo

| 2016-03-17
Bookmark and Share


La Ŝanhaj-Domego (la plej alta konstruaĵo) fotita en la 15-a de marto
 

    Ŝanhaj-Domego, la plej alta domego en Ĉinio kaj la dua en la mondo, estis finkonstruita kaj baldaŭ ekfunkcios. En la domego estas tri grandrapidaj liftoj, kiuj havas rapidecon de 18 metroj sekunde kaj povas atingi la vizit-platformon en la 119-a etaĝo je 55 sekundoj.

 

    En la etaĝoj 125 kaj 126 oni povos aranĝi malgrandajn koncertojn kaj art-montradojn. Sur la vizit-platformo funkcios vendejo de memoraĵoj kaj poŝtoficejo, kaj ebla ekspozicio pri historio de superaltaj konstruaĵoj de la mondo.

 

    Per grandrapida lifto vizitantoj povos atingi la vizit-platformon en la 119-a etaĝo je 55 sekundoj kaj de kie revenis al la unua etaĝo je 70 sekundoj.

 

    Ŝanhaj-Domego troviĝas en Lujiazui-a Zono de Financo kaj Komerco en la distrikto Pudong de Ŝanhajo. Ĝi, kun surteraj 127 etaĝoj kaj subteraj 5 etaĝoj, havas konstruan altecon de 632 metroj, strukturan altecon de 580 metroj kaj konstruan areon de 576 mil kvadrataj metroj. Tiu domego estas konsiderata vertikala urbo kun oficejoj, hoteloj, ejo por kunvenoj kaj ekspozicioj, vendejoj kaj vizit-platformo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments