El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nedeviga Esperanto-kurso en la Scienc-Teknologia Universitato de Interna Mongolio

| 2016-03-17
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Xu Shuang

 

 

    La 14an de marto 2016 komenciĝis nedeviga Esperanto-kurso en la Scienc-Teknologia Universitato de Interna Mongolio, en kiu 340 studentoj lernas kvar-foje semajne por ricevi du lernopoentojn, kaze de sukceso en la ekzamenoj. Ma Jianming, vicprezidanto de Baotou-a Esperanto-Asocio, servas kiel gvidanto de la kurso.

 

    La universitato funkciigas nedevigan Esperanto-kurson en 12 sinsekvaj jaroj kaj instruis Esperanton al pli ol 7 mil studentoj.

 

 

    La malferman ceremonion ĉeestis Xiao Ke, prezidanto de la konsilantaro de Esperanto-Asocio de Interna Mongolio, Wang Zhiyi, profesoro de Normala Universitato de Interna Mongolio kaj vicprezidanto de Esperanto-Asocio de Interna Mongolio, Hao Lanpeng, eksa vic-prezidanto de Baotou-a Asocio de Scienco kaj Teknologio, Wang Baoshan, prezidanto de Baogang-a Esperanto-Asocio. Profesoro Wang Zhiyi speciale venis el Normala Universitato de Interna Mongolio al Scienc-Teknologia Universitato de Interna Mongolio por la evento kaj faris brilan parolon al la studentoj de la nova Esperanto-kurso. Li konigis sian propran sperton en lernado de la lingvo, rakontis kiel li kaj Esperanto estas ne disigeblaj, kaj ankaŭ interagis kun studentoj, kuraĝigante ilin persisti en Esperanto-lernado.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments