El Popola Ĉinio>头条新闻>

Imitado de famaj konstruaĵoj per Lego-briketoj

| 2016-03-17
Bookmark and Share


Piramidoj, plej klasikaj verkoj de Tucker
 

    Laŭ raporto de la brita Daily Post en la 15-a de marto, 44-jara usona viro Adam Reed Tucker kombinis Lego-briketojn por imiti famajn konstruaĵojn en la mondo, ekzemple la Ponto de Ora Pordego, la Koloseo kaj la egiptaj Piramidoj. Nun liaj verkoj estas eksponataj en la Muzeo de Scienco kaj Industrio de Ilinojso.

 


Gateway-Arko en Sankta Luiso, farita el Lego-briketoj
 

    Krome, la verkoj en la eksponejo konsistas el 13 famaj konstruaĵoj, inkluzive de la turo Burĝ-Ĥalifa en Dubajo, la Mondkomerca Centro en Novjorko, la Sanktaluisa Arko kaj la Internacia Kosmostacio.

 


Mondakomerca Centro en Novjorko (maldekstre) kaj Burĝ-Ĥalifa en Dubajo (dekstre)
 

    Estas informite, ke Tucker kiel unu el la 14 aŭtentigataj profesiaj majstroj pri Lego-briketoj, estis konstruisto en Ĉikago. Post la monda financa krizo, li komencis krei per manoj anstataŭ komputilo. Dependante nur de fotoj de tiuj konstruaĵoj, li kombinis la briketojn. Ĉar laŭ li, sen uzado de komputilo li estas pli libera kaj kreiva.

 


Tucker faras konstruadon de la Ponto de Ora Pordego.
 


Koloseo farita de Tucker

    Lego estas konstru-ludilo kun plastaj briketoj de pli ol 1 300 diversaj formoj. Kun senfinaj ebloj, ĝi estas nomata la "magiaj briketoj" kaj tre plaĉas al infanoj de la tuta mondo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments