El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aŭstralio lanĉis servon por rapide doni vizon al ĉinoj

| 2016-03-17
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de Australian New Express Daily, Aŭstralia Administracio de Enmigrantoj anoncis, ke ekde la 15-a de marto ĝi liveras prioritatan servon al ĉinaj civitanoj por peti 600-tipan turisman aŭ komercan vizon. 

 

 

    Tiu projekto estas parto de la blanka libro de la aŭstralia registaro por disvolvado en nordo de la lando. Ĝi celas plu allogi turistojn kaj akceli disvolvon de turismo en la lando.

 

    Nun tiu projekto favoras nur al ĉinaj civitanoj, sed eble estos uzata de alilandanoj en la estonteco. Tamen tio ne signifas, ke ĉiuj petantoj povos rapide ricevi vizon, ekz. kelkaj devas ricevi sanstatan ekzamenon. Oni ne redonos la pagitan monon al tiuj petantoj, kiuj ne povis rapide ricevi vizon pro iu kaŭzo.

 

    La plej nova donitaĵo montras, ke en 2015 la nombro de ĉinaj turistoj en Aŭstralio superis milionon da hom-fojoj kun kresko je 21% kompare kun tiu en 2014. Plejparto da ĉinaj turistoj flugis de Pekino, Chengdu kaj Ŝanhajo al Melburno. En 2015 la elspezo de ĉinaj turistoj en Aŭstralio kalkuliĝis al 8.3 miliardoj da juanoj kun kresko je 45% rilate al tiu en 2014.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments