El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dum 37 jaroj 2.22 milionoj da ĉinoj revenis al sia lando post studo eksterlande

| 2016-03-18
Bookmark and Share

 

    La donitaĵo publikigita de la Ministerio de Edukado de Ĉinio montras, ke en 2015 la nombro de ĉinaj studantoj en aliaj landoj kalkuliĝis al 523.7 mil kun kresko de 63.9 mil je 13.9% kompare al 2014.

 

    En 2015 la nombro de studantoj, kiuj revenis al Ĉinio post lernado eksterlande, kalkuliĝis al 409.1 mil kun kresko de 44.3 mil je 12.1% rilate al 2014. Inter ili 21.1 mil estis senditaj de la ĉina registaro, 14.2 mil de diversaj organizoj kaj 373.8 mil studis eksterlande per propraj elspezoj.

 

    Respondeculo de la Ministerio de Edukado de Ĉinio diris, ke kreskadas la nombro de homoj, kiuj revenis al la lando post fino de studado eksterlande, kaj tiu de homoj, kiuj iris eksterlanden por studado, kaj la diferenco inter la du nombroj iom post iom malgrandiĝas. La proporcio inter la jara nombro de ĉinoj, kiuj iris eksterlanden por studi, kaj tiu de ĉinoj, kiuj revenis al Ĉinio post lernado, malaltiĝis de 3.15 : 1 en 2006 al 1.28 : 1 en 2015.

 

    Laŭ statistiko, de 1978 ĝis la fino de 2015 la nombro de ĉinaj studantoj eksterlande atingis 4 042.1 mil. Inter ili 1 264.3 mil studas eksterlande, 2 777.8 mil finis sian lernadon. La nombro de ĉinoj, kiuj revenis al Ĉinio fininte sian lernadon, kalkuliĝis al 2 218.6 mil, je 79.87% de la totala nombro de ĉinoj, kiuj finis sian lernadon eksterlande.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments