El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 3-a Monda Konferenco de Amaskomunikiloj okazis en Daŭho

| 2016-03-21
Bookmark and Share


Cai Mingzhao, plenuma prezidanto de la konferenco kaj direktoro de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, prelegas sub la titolo "Profundigi kunlaboron kaj interŝanĝon, kune alfronti la estontecon" en la inaŭgura ceremonio de la 3-a Monda Konferenco de Amaskomunikiloj la 20-an de marto.
 

    La 3-a Monda Konferenco de Amaskomunikiloj okazis en Daŭho, ĉefurbo de Kataro, en la 20-a kaj la 21-a de marto. Dum la dutaga konferenco, respondeculoj de 350 amaskomunikiloj el ĉ. 100 landoj kaj regionoj diskutis la temon "La estonteco de novaĵoj kaj novaĵ-organizoj".

 

    La ĉeestantoj de la konferenco faris interŝanĝon kaj diskutadon pri grandaj defioj alfrontataj de amaskomunikiloj, ekzemple influo de novaj teknologioj al novaĵ-raportoj, protektado de raportistoj, laciĝo de ricevantoj kaj redaktoroj, kreivo ktp.

 

    La Monda Konferenco de Amaskomunikiloj estis lanĉita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, Associated Press, British Broadcasting Corporation, TASS Russian News Agency, Kyodo News, News Corporation, Reuters, Google kaj Time Warner Inc.

 

    La 1-a Monda Konferenco de Amaskomunikiloj okazis en Pekino de la 8-a ĝis la 10-a de oktobro 2009. Ĝi aprobis la Komunan Deklaron de la Monda Konferenco de Amaskomunikiloj. La 2-a okazis en Moskvo en 2012.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments