El Popola Ĉinio>头条新闻>

Taŭga dormodaŭro

| 2016-03-21
Bookmark and Share

 

    Dormo estas grava afero, ĉar ni pasigas trionon de nia vivo en dormo. La 21a de marto estas la Monda Tago de Dormo. Kiom da dormhoroj estas taŭga? Kiel ni bone dormas?

 

    Ne estas ununura respondo. La plej freŝa gvidlibro pri dormo, publikigita de la Nacia Dorm-Fondaĵo de Usono, donis rekomendojn por homoj en malsamaj aĝoj.

 

    Ekzemple, la tasko de beboj post naskiĝo ĝis tri monatoj estas dormado, kaj ili bezonas 14-17 horojn da dormo ĉiutage. Beboj en la aĝo de 1-2 jaroj bezonas 11-14 horojn da dormo. Infanoj en la aĝo de 6-13 jaroj devas dormi 9-11 horojn laŭ la rekomendo.

 

    Junuloj 14-17-jaraj devas dormi 8-10 horojn ĉiutage, ĉar adoleskuloj postulas pli da dormo. Kompreneble ĉiutaga dormado dum pli ol 11 horoj ne utilas al la sano.

 

    Por plenkreskuloj en la aĝo inter 18 kaj 64 jaroj, 7-9 horoj da dormo estas la plej bonaj, kaj ses aŭ dek horoj estas akcepteblaj, tamen malpli ol ses aŭ pli ol dek horoj ne estas rekomenditaj.

 

    La gvidlibro proponas 7-8 horojn da dormo al homoj en la aĝo de pli ol 65 jaroj. Iuj maljunuloj dormas nur kvin horojn, kaj ellitiĝas tre frue. Tamen ili estas dormemaj tuttage.

 

    Iuj homoj kutime dormas en la daŭro malpli longa ol la rekomendita, tamen ili havas bonkvalitan dormon. Tial dormodaŭro por ĉiuj homoj varias. Sufiĉa dormo dependas de la sento post vekiĝo. Tio estas, ĉu vi sentas vin sobra kaj energiplena en la sekva tago.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments