El Popola Ĉinio>头条新闻>

La mediprotekta kampanjo "Horo por la Terglobo" okazis en la tuta mondo

| 2016-03-21
Bookmark and Share

 

    Je la 8-a kaj 30 minutoj en la 19-a de marto laŭ la respektiva loka tempo, de la oriento al la okcidento, de la nordo al la sudo, en 7 000 urboj de 170 landoj kaj regionoj, unu horon malŝaltiĝis lumiloj de famaj konstruaĵoj por subteni la mediprotektan kampanjon "Horo por la Terglobo". En Ĉinio oni faris tion en multaj famaj konstruaĵoj inkluzive de la Birdonesto en Pekino kaj la televida turo Orienta Perlo en Ŝanhajo, por alvoki la zorgon al nia bela hejmo.

 


La Birdnesto en Pekino

 


La Orienta Perlo en Ŝanhajo

 

    Same kiel en la antaŭaj jaroj, ĉi-jare la Monda Natur-Fondaĵo, kiu alvokis la kampanjon, antaŭ la Brandenburga Pordego en Berlino starigis brilan modelon de la tero kun la diametro de 3 metroj kiel simbolon por protekti la teron kaj biodiversecon.

 


Brandenburga Pordego en Berlino en lumoj kaj post estingo de la lampoj ĉe ĝi

 

    Sur la plaĝo antaŭ la dubaja hotelo Burj Al Arab, homoj sin vestantaj per LED-lampoj kaj brilaj bastonetoj kuris unu horon por partopreni en la kampanjo. Por la verda medio, la Festivalo de Lumiloj okazanta en Singapuro malbriligis la lumon unu horon. Krome, aliĝis al la kampanjo aliaj famaj konstruaĵoj, ekzemple: la Operdomo de Sidnejo, la domego Imperia Ŝtato en Novjorko kaj la Ejfel-turo en Parizo.

 


Estingiĝis lampoj ĉirkaŭ la singapura golfo.

 


La kontrasta bildo de la domego Imperia Ŝtato antaŭ kaj post estingo de la lumiloj

 

    "Horo por la Terglobo" estas mediprotekta kampanjo lanĉita de la Monda Natur-Fondaĵo en Aŭstralio en 2007. Ĝi alvokas ke homoj, kvartaloj, entreprenoj kaj registaroj malŝaltu lampojn kaj malfunkciigu aliajn elektrajn aparatojn de 20:30 ĝis 21:30 en ĉiu lasta sabato de ĉiu marto por montri sian subtenon al traktado de la klimata ŝanĝiĝo. En la kuranta jaro la kampanjo okazis en la 19-a de marto.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments