El Popola Ĉinio>头条新闻>

Historia vizito de usona prezidento al Kubo

| 2016-03-21
Bookmark and Share

 

    La 20an de marto usona prezidento Barack Obama komencis sian vojaĝon al Latin-Ameriko por vizitoj al Kubo kaj Argentino. Tio estas la unua fojo en 88 jaroj, ke servanta usona prezidento vizitas Kubon, socialisman landon.

 

    Laŭ la ekstera mondo, la vizito de Obama, la unua servanta usona prezidento, de post 1928 ne nur signas, ke la rilatoj inter Usono kaj Kubo, interrompitaj antaŭ pli ol duonjarcento, eniras novan epokon, kaj ankaŭ restigas al li mem diplomatian heredaĵon post lia eksiĝo.

 

    Tamen, iuj fakuloj dubas, ke la rilatoj inter Usono kaj Kubo ne povas renormaliĝi en mallonga periodo, ĉar tio strikte rilatas al la komerca embargo, kies nuligo devas esti aprobita de la usona Kongreso. Ŝajnas, ke Obama "ŝpareme" uzas sian administran povon donitan de la Konstitucio. Li alprenis kelkajn rimedojn por mildigi la rilatojn kun Kubo, tamen li ne adoptis pli praktikajn kaj influajn politikojn.

 

    Iuj analizistoj opiniis, ke Obama provis fortigi kunlaboron kun latin-amerikaj landoj por domini la regionon, tamen pro rapida integriĝo de Latin-Ameriko, malfacile realiĝos la diplomatia intenco de Usono pri la regiono.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments