El Popola Ĉinio>头条新闻>

Klarigo de militaj elspezoj de Ĉinio per donitaĵoj

| 2016-03-22
Bookmark and Share

Murata Tadayoshi, honora profesoro de Jokohama Nacia Universitato

 

 

    En marto Ĉinio publikigis sian buĝeton de 954,4 miliardoj da juanoj por nacia defendo. Tio signifas, ke en 2016 la militaj elspezoj pliiĝas je 7,6%, finante la du-ciferan kreskon en sinsekvaj kvin jaroj de post 2011.

 

    Rilatoj inter militaj elspezoj kaj MEP

 

    El la retejo http://www.sipri.org/research/armaments/milex/milex_database oni povas konsulti la enketan rezulton de militaj elspezoj de diversaj landoj, faritan de Stokholma Internacia Paca Esplorinstituto (SIPE).

 

    Diagramo 1, militaj elspezoj de Usono, Ĉinio, Japanio kaj Germanio (el SIPE)

 

    Unuo de miliardoj da usonaj dolaroj

 

Jaro 

1990

1995

2000

2005 

2010

2011

2012

2013

2014

Usono

3,062

2,789

3,017

5,034 

6,982

7,113

6,848 

6,3976,099

Ĉinio

102 

125 

222 

463 

1,233

1,473

1,696

1,912

2,164

Japanio 

250

489

460 

447 

538 

605 

600 

487 

458

Germanio 

423

412

282 

381

463

481 

465

477 

465 

 

    De post 2010 la militaj elspezoj de Ĉinio okupis la monde duan lokon tuj post Usono. Se ni prenas la donitaĵojn de 1990 kiel la bazon de 100, do en 2014 la usona sumo kalkuliĝis al 199, la japana al 183, kaj la germana al 110, dum la ĉina atingis 2 112, je 21 obloj pli multe ol la bazo. La rapida kresko de militaj elspezoj de Ĉinio estas fakto.

 

    Jen la ŝanĝiĝoj de la samperioda MEP.

 

    Diagramo 2, MEP de Usono, Ĉinio, Japanio kaj Germanio

 

    Unuo de miliardoj da usonaj dolaroj

 

Jaro 

1990

1995

2000

2005

2010

2011

2012

2013

2014

Usono

5,980

7,664

10,285

13,094

14,964

15,518

16,163

16,768

17,419

Ĉinio

404

757

1,193

2,287

5,950

7,314

8,387

9,469

10,380

Japanio 

3,104

5,334

4,731

4,572

5,495

5,906

5,954

4,920

4,616

Germanio 

1,591

2,593

1,953

2,863

3,418

3,756

3,535

 3,731

 3,860

 

    Same kiel la komparo de militaj elspezoj, ni prenas la donitaĵojn de 1990 kiel la bazon de 100, do en 2014 la MEP de Usono kalkuliĝis al 291, tiu de Japanio al 149, kaj tiu de Germanio al 243. Dum la MEP de Ĉinio atingis 2 566, je 26 obloj pli multe ol la bazo. La MEP de Ĉinio kreskis pli rapide ol la militaj elspezoj. Tio signifas, ke la militaj elspezoj de Ĉinio kreskas kune kun la nacia kapablo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments