El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

KAEST 2016 invitas

| 2016-03-22
Bookmark and Share

 

    KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) organizata ĉiun paran jaron, okazos ĉi-jare 17–20an de novembro en Modra (Slovakio).

 

    La ĉeftemo de KAEST 2016 estas "Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado". La temo estas tre aktuala kaj trafa, ja E@I, kiu ĉeforganizas la konferencon, okupiĝas pri modernaj teknologioj ekde sia ekesto.

 

    La programo konsistos el kelkaj partoj:

 

    Prelegoj (en du paralelaj blokoj: ĉeftemaj kaj alitemaj)

 

    Trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj k. s.)

 

    Fakaj diskutoj (pri certa temo)

 

    Vespera (neformala) programo (vingustumado, filmoprezento, diskutoj, k. s.)

 

    Ekskurso (laŭ interkonsento kaj mendoj)

 

    E@I-teamo invitas aliĝi kaj prelegi, aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2016. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

 

    Kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.

 

    Post la konferenco la prelegotekstoj estos publikigitaj en preleg-kolekto, kiun ricevas ĉiu preleganto kaj partoprenanto senpage.

 

    Legu pli: http://kaest.ikso.net

 

Peter Baláž

E@I-kunordiganto

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/03/kaest)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments