El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sukcese fermiĝis la Ĉina Disvolviĝa Forumo 2016

| 2016-03-22
Bookmark and Share


En la 19-a de marto inaŭguriĝas la Ĉina Disvolviĝa Forumo 2016
 

    La 21-an de marto en Pekino sukcese fermiĝis la Ĉina Disvolviĝa Forumo 2016, okazigita de la Centro de Esplorado pri Disvolviĝo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ĉina Fondaĵo por Esplorado pri Disvolviĝo.

 


La 20-an de marto Zhou Xiaochuan, estro de la Popola Banko de Ĉinio, faras teman parolon.
 


La 20-an de marto Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso, faras prelegon.
 
 

    En la konkluda sesio esprimis altan takson al la forumo Mark Fields, direkcia prezidanto de la aŭto-kompanio Ford; Doug Oberhelman, direkcia prezidanto de la kompanio Cat Pillar; Dominic Barton, prezidanto kaj tutgloba direktoro de la konsulta kompanio McKinsey; Ajay Banga, direkcia prezidanto de Master Card.

 

    La forumo, kiu daŭris 3 tagojn, fokusiĝis al la ĉeftemo: "la 13-a Kvinjara Plano en Ĉinio". La ĉeestantoj havis diskutadon pri la ĉina disvolviĝo en la venontaj 5 jaroj, plena konstruado de la bonhava socio, stabila monpolitiko, malfermo al la ekstero, profunda reformado de fisko kaj imposto, kaj disvolviĝo akcelata de novigo.

 

    La ĉi-jara forumo esploris diversajn formojn por aranĝi aktivadojn, kiuj inkluzivis oficialan kunvenon, pintkonferencon kaj rondtablan kunsidon. Totale okazis 52 aranĝoj kun prelegoj kaj salutparoladoj de pli ol 200 invititaj gastoj. Oni aranĝis 151 intervidiĝojn por la centra registaro, lokaj registaroj kaj eksterlandaj gastoj. La speciala aktivado "Ekspozicio de Novigo kaj Avangardo" prezentis rezultojn de la plej nova teknologio kaj ekzemplojn de noviga aplikado de famaj entreprenoj de la mondo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments