El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hodiaŭ estas la 24-a Monda Tago de Akvo

| 2016-03-22
Bookmark and Share

 

    Hodiaŭ estas la 24-a Monda Tago de Akvo, kaj la 22-28-a de marto estas la 29-a Akvo-Semajno de Ĉinio. La ĉeftemo de la ĉi-jara akvotago difinita de UN estas "Akvo kaj Laborigo" kaj tiu difinita de la Ministerio de Akvaj Fontoj de Ĉinio por la ĉina akvo-semajno -- "Efektivigi Kvin Ideojn por Disvolvado, Antaŭenpuŝi plej Severan Administradon pri Akvorimedoj".

 

    En la 18-a de januaro 1993, la 47-a Ĝenerala Asembleo de UN aprobis la rezolucion n-ro 47/193, ke laŭ propono de la 18-a ĉapitro de la Programo en la 21-a Jarcento aprobita de la Konferenco de UN por Medio kaj Disvolvo, oni difinis la 22-an de marto kiel Monda Tago de Akvo, kun la celo antaŭenpuŝi tutecan planadon kaj administradon de akvorimedoj, plifortigi protektadon de akvorimedoj, solvi la problemon pri pli kaj pli serioza manko de dolĉa akvo kaj per diskonigo altigi konscion de la publiko pri ekspluatado kaj protektado de akvoresurso.

 

    En 1988 post kiam Ĉinio lanĉis la Akvo-Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko, la Ministerio de Akvaj Fontoj difinis la 1-7-an de julio ĉiujare kiel Akvosemajno de Ĉinio. Konsiderante la Mondan Tagon de Akvo, ekde 1994 Ĉinio festas la 22-28-an de marto ĉiu-jare kiel Akvosemajnon de Ĉinio.

 

    Tago de Akvo kaj Akvosemajno celas rimarkigi homojn pri la neceso ŝpari kaj racie uzi akvon. Ĉu vi povas ĝuste uzi akvon en la ĉiutaga vivo? Ĉu vi povas ĝuste trinki akvon?

 

    La diskonigo fare de iuj akvo-entreprenoj pri trinkakvo en boteloj kaŭzis miskomprenojn de homoj pri roloj de akvo. La Gvidilo pri Trinkakvo de MOS klare montras, ke mankas sufiĉe da sciencaj donitaĵoj por pruvi, ke longtempa trinkado de akvo entenanta tre malmultajn mineralojn estas malutila al la homa korpo. Pro tio MOS faras neniun rekomendon pri minerala enteno en trinkakvo. Bernhard Schwartländer, reprezentanto de MOS en Ĉinio, diris, ke ĉiu-tage asimili sufiĉe da vitaminoj kaj mineraloj estas tre grava por ĉiu homo, tamen oni devas asimili ilin el nutraĵoj, sed ne el trinkakvo. Krom tio la trinkakvo, kiu konformas al la normo difinita de la gvidilo, estas sekura por plenkreskuloj kaj infanoj.

 

    Ma Guansheng, profesoro de la Instituto pri Publika Higieno de San-Scienca Centro de la Pekina Universitato, opinias, ke la simpla akvo, kiu ne entenas energion kaj estas malsoifiga, estas la plej bona trinkaĵo en la ĉiutaga vivo. La boligita akvo povas facile eniri en ĉelojn tra ĉelmembrano. Do ĝi ne nur konformas al postulo de la homa korpo, sed ankaŭ estas pura, higiena, prilaborfacila kaj prezmalalta.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments