El Popola Ĉinio>头条新闻>

IOK donacis 50 mil usonajn dolarojn por protekti grandajn pandojn

| 2016-03-23
Bookmark and Share


La ĝemeloj de grandaj pandoj Olimpiko kaj Fuwa (Foto el la Esplorbazo de Grandaj Pandoj en Chengdu)

 

    Matene de la 22-a de marto en la Esplorbazo de Grandaj Pandoj en Chengdu de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, la Internacia Olimpika Komitato (IOK) donacis 50 mil usonajn dolarojn al la bazo por reproduktado kaj protektado de grandaj pandoj.

 


En la nomo de IOK, Yu Zaiqing (maldekstre) donacis monon al la Esplorbazo de Grandaj Pandoj en Chengdu. (Foto de Wang Bo)
 

    En la mondonaca ceremonio, nome de IOK, ĝia vicprezidanto Yu Zaiqing donacis al la bazo 50 mil usonajn dolarojn. Poste reprezentanto de la bazo esprimis ĝian dankon al IOK kaj diskonigis la staton de la grandaj pandoj Olimpiko kaj Fuwa, nomitaj de Thomas Bach, prezidanto de IOK.

 

    Grandaj pandoj kaj Olimpikoj havas antaŭdestinitajn interrilatojn. En 1992 Juan Antonio Samaranch, tiama prezidanto de IOK, nomis pandidon per Cobi, nomo de la talismano de la Barcelonaj Olimpikoj. En 2015 oni tutmonde kolektis nomojn por la unuaj ĝemelaj grandaj pandoj en la mondo. El la pli ol 3 mil kontribuaĵoj oni elektis la nomojn Olimpiko kaj Fuwa proponitajn de Thomas Bach.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments