El Popola Ĉinio>头条新闻>

Benon por Bruselo

| 2016-03-23
Bookmark and Share


Vitro rompita pro la eksplodo en la flughaveno.
 

    La eksplodoj okazintaj la 22-an de marto en la brusela flughaveno kaj en metroa stacio jam kaŭzis morton al 34 homoj kaj vundiĝon al 170. Poste la ekstremisma organizo "Islama Ŝtato" (IŜ) anoncis sian respondecon pri la eksplodoj. La internacia socio forte kondamnis tiun agon kaj apelaciis batali kontraŭ terorismo en ajna formo.

 


Pasaĝeroj vunditaj pro la eksplodo en la metroa stacio.
 

    Je la 8-a matene de la 22-a de marto laŭ la loka tempo, okazis eksplodo en la forvetura halo de la flughaveno Zaventem, en antaŭurbo de Bruselo. Laŭ atestantoj, eksplodoj okazis du fojojn kaj antaŭ la unua eksplodo oni aŭdis pafadon. 14 homoj mortis pro tio. Unu horon post la eksplodo en la flughaveno, okazis alia eksplodo en metroa stacio apud la sidejo de Eŭropa Unio, mortigante 20 homojn.

 

    Belga ĉefministro Charles Michel diris, ke la atako estas blinda, perforta kaj kovarda. Ĝi kaŭzis morton kaj seriozan vundiĝon al Belgio kaj pro tio la 22-a de marto fariĝis malhela tago de la tuta lando. Li emfazis, ke nun plej gravas garantii sekurecon, dece trakti mortintojn kaj vunditojn, kaj komenci enketadon pri la atako. Federica Mogherini, supera reprezentanto por eksteraj aferoj kaj sekureca politiko de Eŭropa Unio, vizitanta Jordanion, esprimis malĝojon pro la atako kaj apelaciis, ke ŝtatgvidantoj de Eŭropo kaj Mez-Oriento kunlaboru por batali kontraŭ ekstremismo kaj terorismo.

 

    Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la ĉina flanko forte kontamnas la terorismajn atakojn okazintaj en Bruselo kaj oponas terorismo en ajna formo. La ĉina popolo nun staras solidare kun Belgio kaj Eŭropo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments