El Popola Ĉinio>头条新闻>

Postulata "cerbo"

| 2016-03-23
Bookmark and Share

 

    Lastatempe Komputika Instituto sub Ĉina Akademio de Sciencoj publikigis la monde unuan procesor-icon Kambrio, kiu kapablas profunde lerni. D-ro Chen Tianshi, unu el la gvidantoj de la teamo de teknika esploro, diris, ke la atingo, kiu faciligos pagon per vizaĝ-distingo, estos transformita en produkto ene de la kuranta jaro.

 

    Antaŭ nelonge la programo AlphaGo de la kompanio Guglo venkis la sud-korean goiston Lee Sedol per kvar kontraŭ unu. Ĝia sukceso estas bazita sur la imitado de la homaro en profunda lernado per neŭra reto.

 

    "Profunda lernado aludas multtavolan artefaritan neŭroreton kaj ĝian trejniĝon. Pli facile dirite, per profunda neŭroreto la komputilo povas imiti la homan cerbon lerni, prijuĝi kaj decidi. En la lastaj jaroj la metodo estis aplikata en multaj kampoj, ekzemple distingo de vizaĝoj kaj voĉoj. Ĝi fariĝos multe esplorata programo en la kampo de artefarita inteligenteco en la proksima estonteco." Diris Yi Jianqiang, esploristo de Aŭtomatika Instituto sub Ĉina Akademio de Sciencoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments