El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj pentristoj ricevis Kavaliran Ordenon de Orientaj Artoj de Belgio

| 2016-03-23
Bookmark and Share


Han Jingwei kaj Liu Kongxi ricevis Kavaliran Ordenon de Orientaj Artoj de Belgio.
 

    La 21-an de marto en Pekina Kultura Interŝanĝa Centro por Paco, nome de la belga parlamento, reprezentanto de la Eŭrop-Ĉina Fondaĵo por Kulturo kaj Edukado donis Kavaliran Ordenon de Orientaj Artoj de Belgio al ĉinaj pentristoj Han Jingwei, profesoro de la fakultato pri pentrado de Belarta Instituto de Tsinghua-Universitato, kaj Liu Kongxi, profesoro kaj vicdirektoro de Belarta Instituto de Ĉefurba Normala Universitato. Tiu ordeno estis starigita de la belgaj parlamento kaj sociaj rondoj por memorigi belgan scienciston kaj filozofon Ferdinand Verbiest, kiu vivis en Ĉinio antaŭ pli ol 300 jaroj. Ĝi celas honori homojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn por interŝanĝo de artoj inter la okcidento kaj la oriento.

 

    Anke Van Dermeersch, belga parlamentano, kaj Bruno Gollnisch, membro de Eŭropa Parlamento, donis ordenojn al la du artistoj por laŭdi iliajn elstarajn kontribuojn por interŝanĝo de orienta kaj okcidenta artoj.

 

    Han Jingwei naskiĝis en 1957 kaj diplomiĝis de Luxun-a Akademio de Belarto. Li nun servas kiel profesoro de la fakultato pri pentrado de Belarta Instituto de Tsinghua-Universitato. Liu Kongxi, lerta pri olepentraĵoj kaj presbildoj, servas kiel profesoro, vicdirektoro kaj instruisto de magistrecaj studentoj de Belarta Instituto de Ĉefurba Normala Universitato, estas membro de Ĉina Asocio de Artistoj, konsilano de Pekina Asocio de Artistoj kaj realisma pentristo de Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments