El Popola Ĉinio>头条新闻>

Revo realigita per fotoj pri "vojaĝo" en Ĉinio

| 2016-03-24
Bookmark and Share

    Kiam tiu virino per la sofvaro Photoshop metis sin en fotojn pri vojaĝo en Ĉinio, ŝi certe ne imagis, ke ŝia revo povus realiĝi.

 

 

    Sevelyn Kinya, alinome Seve Gat, kaŭzis varman diskuton en Facebook, kiam ŝi aperigis tie siajn fotojn pri evidente falsa vojaĝo en Ĉinio.

 

 

    Sevelyn estas kenjano. La faro aperigi siajn fotojn pri "vojaĝo en Ĉinio" estis atentita de multaj homoj, amikaj kaj neamikaj.

 

 

    Kvankam multaj homoj mokis Sevelyn, tamen iu junulo helpis ŝin realigi sian revon.

 

 

    Tiu junulo nomiĝas Sam Gichuru. Li sur Facebook alvokis bonkorajn kenjanojn monhelpi Sevelyn realigi sian revon pri vojaĝo al Ĉinio.

 

 

    Helpe de amikoj, Sam kolektis monon sufiĉan por Sevelyn vojaĝi al Ĉinio en la jarfino.

 

    Eksciigita pri tio, Sevelyn esprimis sur Facebook sian dankon. Ŝi diris: "Sam, mi dankas vin kaj viajn amikojn. Vi helpis min realigi mian revon. Dankon!"

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments