El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang donacis hibridan rizon al gvidantoj de kvin landoj laŭ Mekongo

| 2016-03-24
Bookmark and Share

 

    La 23an de marto en la ĉina urbo Sanya, ĉina ĉefministro Li Keqiang donacis hibridan rizon al gvidantoj de la kvin landoj laŭ Mekongo dum ilia vizito al la Ekspozicio de Lancang-Mekonga Kooperado.

 

    Tiutage en Sanya okazis la Unua Kunveno de Gvidantoj de Lancang-Mekonga Kooperado. La kunvenon ĉeestis ĉina ĉefministro Li Keqiang, tajlanda ĉefministro Prayut Chan-o-cha, kamboĝa ĉefministro Hun Sen, laosa ĉefministro Thongsing Thammavong, birma vicprezidento Sai Mauk Kham kaj vjetnama vicĉefministro Pham Binh Minh.

 

    Post la kunveno la gvidantoj vizitis la Ekspozicion de Lancang-Mekonga Kooperado.

 

    En la zono de agrikulturo kaj malriĉec-mildiga kunlaboro Yuan Longping, patro de la hibrida rizo de Ĉinio, konigis la plej avangardan specion de hibrida rizo al la gvidantoj kaj klarigis al ili klimatajn kondiĉojn kaj grundon taŭgajn por ĝia kultivado. La gvidantoj montris grandan intereson pri la specio de ĉina rizo. Ĉina ĉefministro Li Keqiang donacis rizon al ili surloke, esperante, ke la ĉina hibrida rizo iros eksterlanden kaj helpos la mekongajn landojn fariĝi la monda grenejo.

 

    Tiutage Li Keqiang kaj la kvin gvidantoj ĉeestis la inaŭguran solenaĵon de Lancang-Mekonga Kooperado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments