El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekstrema jogo ĉe krutegaĵo

| 2016-03-24
Bookmark and Share


Jogo-amantoj sin ekzercadas per ekstrema jogo ĉe rando de krutegaĵo.
 

    "Ho! Iuj faras jogon ĉe la rando de krutegaĵo! Kiel ekscita travivaĵo!" La 23-an de marto sur iu montpinto en Henan-provinco, dek jogo-amantoj faris ekzercadon de ekstrema jogo ĉe la rando de krutegaĵo, kiu altas kelkcent metrojn.

 


Jogo-amantoj sin ekzercadas per ekstrema jogo ĉe rando de krutegaĵo.
 

    Ili trankvile spertis la ekscitecon apud la ĉielo kaj vidis, ke de la alta montpinto ĉio, kio kuŝas sube, ŝajnas malproksima kaj malgranda. Ilia praktikado de jogo tre timigis turistojn, kiuj spektis la ekzercadon.

 


Jogo-amantoj sin ekzercadas per ekstrema jogo ĉe rando de krutegaĵo.
 

    Meng Sen, kiu iniciatis la aktivadon, diris, ke jogo helpas al homoj rapidigi metabolon de la korpo kaj reteni la junecon. Nun venas la printempo kaj oni devas eliri el ĉambroj kaj ekzerci sian korpon por bonvenigi la novan sezonon. Demandite pri sekureco de ekstrema jogo, Meng diris ke oni ne devas superi sian tolereblan limon de psikologia sekureco, kiam oni faras ekzercadon ĉe la rando de krutegaĵo. "Mi esperas ke pli multaj homoj proksimiĝos al la naturo kaj havigos al si sanon!" li diris.

 


Khiv Raj Gurjar faras ekzercadon de ekstrema jogo.
 

    Ekstrema jogo estas praktikata ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en aliaj landoj. La 68-jara hindo Khiv Raj Gurjar ĉiutage ekzercas sin en 45 jogaj teniĝoj sur biciklo ĉe la rando de krutegaĵo. Li perdis siajn edzinon, filon kaj nepon en trafika akcidento en 2014 kaj kredas, ke ekstrema jogo helpis lin eliri de la influo de la tragedio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments