El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita amaskomunikilo: efektiviĝos feria vojaĝo al la Luno en la sekvaj dudek jaroj

| 2016-03-25
Bookmark and Share

 

    La 22-an de marto la portalo de la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke Johann-Dietrich Woerner, ĝenerala direktoro de Eŭropa Spaca Agentejo, publikigis projekton konstrui internacian "lunan vilaĝon", kaj ke tiu plano bezonos kunlaboron de ĉiuj landoj de la mondo, kiuj posedas spacteknologion.

 

    La raporto diris, ke preskaŭ 50 jarojn post la unua promenado de la homoj sur la Luno, Woerner publikigis la planon konstrui konstantan bazon similan al internacia spac-stacio.

 

    Tiu fakulo proponas konstrui la lunan vilaĝon ĉe la du polusoj de la Luno aŭ konstrui ĝin ĉe malproksima ekstremo de la Luno por ke ĝi povu longtempe havigi al si sunlumon.

 

    Li ankaŭ proponas ekspluati naturajn glacion, metalon kaj mineralon jam trovitajn sur la Luno por kontentigi bezonojn en konstruo de la bazo, kaj tiujn de printado de tri-dimensiaj konstruaj eroj.

 

    Laŭ la raporto la plano komenciĝos per malgrandskala surluniĝo kaj konstruo de radioteleskopo en malproksima ekstremo de la Luno. Woerner diris, ke multaj landoj jam sin okupas pri tia surluniĝo, kaj konstrui radioteleskopon probable bezonas tre grandan investon.

 

    Kvankam multaj landoj, precipe Usono, havas celon sendi homojn al Marso, tamen Woerner diris, ke konstrui lunan vilaĝon ŝajne estas pli reale efektivigebla.

 

    Li diris, ke la konstruo de la "luna vilaĝo" dependos de spacoteknologiaj instancoj de Usono, Rusio, Ĉinio, Barato, Japanio kaj aliaj landoj.

 

    La raporto diras, ke laŭ antaŭkalkulo oni bezonas 20 jarojn por realigi tiun celon se oni konsideras la nunan teknologian nivelon. Pri tio la fakulo komentis, ke la ekspluatado de la Luno estas necesa, kaj tio probable markos la "enorman progreson de la homaro".

 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments