El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mendeblas enirbiletoj de Disneyland-parko en Ŝanhajo

| 2016-03-28
Bookmark and Share


Disneyland-parko en Ŝanhajo
 

    La 28-an de marto komenciĝis mendo de enir-biletoj kaj hoteloj de Disneyland-parko en Ŝanhajo. Ĝia kerna zono Disney-amuzejo malfermiĝos la 16-an de junio. Ekde la 28-a de marto oni povas mendi biletojn ĉe la oficiala retejo de Disney-vizitejo, la publika numero de la oficiala WeChat kaj mendoservo de la vizitejo. Krom tio la vizitejo rajtigis kelkajn turismajn agentejojn kaj retejojn liveri al ĉinaj kaj alilandaj turistoj servon pri mendo de biletoj kaj hoteloj. La bileto por ordinaraj tagoj kostas 370 juanojn kaj tiu por pintaj tagoj -- 499 juanojn, ekzemple dum la inaŭgura periodo inter la 16-a kaj la 30-a de junio.

 


Disneyland-parko en Ŝanhajo
 

    La vizitejo konsistas el Disney-amuzejo kun ses temaj ĝardenoj, du hoteloj kaj disney-urbeto kun vendejoj, manĝejoj kaj parko. La ses temaj ĝardenoj inkludas aventuran insulon, Mickey-avenuon, morgaŭan landon, trezoran golfeton kaj fantazian landon. En la vizitejo estas multaj programoj unikaj en la mondo.

 

    Disneyland-parko en Ŝanhajo, kun areo de 963 akreoj, troviĝas en la nova distrikto Pudong. Ĝi estas simbola vidindejo de Ŝanhaja Internacia Zono por Turismo kaj Feriado, la unua disney-amuzejo en la ĉeftero de Ĉinio kaj la sesa en la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments