El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ankaŭ apartament-posedantoj luas loĝejojn

| 2016-03-29
Bookmark and Share

 

    Lastatempe la retejo de apartament-luo zufangzi.com publikigis raporton pri luado de loĝejoj en Pekino en 2015, ke en Pekino la nombro de loĝej-luantoj kalkuliĝis al sep milionoj -- triono de la konstanta loĝantaro de la urbo. Neatendite, tiuj kun pekina loĝanteco okupas la plejparton de la luantoj.

 

    Ni legu la raporton.

 

    La raporto mencias, ke pasintjare en Pekino la nombro de loĝej-luantoj kalkuliĝis al sep milionoj, okupante trionon de la konstanta loĝantaro de la urbo. Duono de ili estis en la aĝo de malpli ol 30 jaroj, kaj 17% de ili en la aĝo de pli ol 41 jaroj. Tiuj, kiuj havas pekinan loĝantecon, konsistigis 18% de la totala luantaro.

 

    Multaj laboristoj preferas luigi sian propran apartamenton al aliaj kaj lui alian proksime al sia laborejo. Tial la elspezo ne estas tiom granda. Aliaj ne luigas sian apartamenton, sed ankoraŭ luas loĝejon. Ili pasigas la semajnfinon en sia propra loĝejo. Posedi sian propran apartamenton kaj lui loĝejon estas elekto de multaj homoj.

 

    La raporto diris, ke iuj luantoj havas proprajn domojn en Pekino, tamen ili luas apartamentojn pro diversaj kialoj, ekzemple por la lernado de infanoj en proksimaj lernejoj, por pli mallonga veturado al laboro aŭ por ekonomia konsidero.

 

    Laŭ la rezulto de enketo de Pekina Instruista Universitato, en 2015 laborantoj en Pekino uzas 97 minutojn survoje inter loĝejo kaj laborejo.

 

    Krom ŝpari tempon, luiganto povas havi sufiĉe da mono por redoni la prunton por apartament-aĉeto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments