El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eniri en Ĉeĥion

| 2016-03-29
Bookmark and Share
    La 28-an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping komencis ŝtatan viziton al Ĉeĥio, kaj tiel li fariĝis la unua ĉina prezidanto, kiu faris ŝtatan viziton al la lando en 67 jaroj depost starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Krom la tre konata movbilda filmo Talpo, kion vi scias pri tiu kontinenta lando en mez-eŭropa regiono?

 

    Prago -- ununura urbo en la listo de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj de Unesko

 

 

    Prago, ĉefurbo de Ĉeĥio, estas fama turisma urbo, kiu havas konstruaĵojn en diversaj stiloj kaj de malsamaj historiaj periodoj. Inter ili multaj estis konstruitaj en stiloj Baroka kaj gotika. Prago estas la unua kaj ununura urbo, kiu kiel urbo eniris en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

 

    Kultura lando

 

 

    Ĉeĥio, kun loĝantaro de 10 milionoj da homoj, ĝuas grandan agnoskon kiel kultura lando. Nur en literatura rondo, la lando havas grandajn literaturajn majstrojn kiel Kafka, Hatschek, Milan Kundera, Bohumil Hrabal k.a.

 

 

    Junie 2015, la pekina literatura instituto Oktobro lanĉis sian programon en Prago "Verkista Loĝejo 'Oktobro' • Prago". Ĝi sendube konstruis novan platformon por kulturaj interŝanĝoj inter verkistoj de ambaŭ landoj.

 

    La plej granda bier-konsuma lando en la mondo

 

 

    Kvankam Ĉeĥio, kun 10 milionoj da loĝantoj, estas malgranda lando en orienta Eŭropo, tamen ĝi estas la plej granda lando en konsumado de biero. Sur ĝia teritorio de malpli ol 80 mil kvadrataj kilometroj disŝutiĝis multaj bieraj fabrikoj, kaj la pokapa biera konsumo atingis 162 litrojn jare, pro tio ĝi okupas la unuan rangon en la mondo.

 

    Grava lando en "La Zono kaj Vojo"

 

 

    Ĉeĥio estas la dua plej granda komerca partnero de Ĉinio en Mez-Orienta Eŭropo, kaj Ĉinio -- la plej granda de Ĉeĥio ekster EU.

 

    Ĉeĥio estas grava lando laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Ĝi, kunliganta landojn en Mez-Orienta Eŭropo, situas ĉe la trafika nodo. Lastnovembre kiam okazis en la ĉina urbo Hangzhou Ŝtatgvidanta Kunveno inter Ĉinio kaj Landoj de Mez-orienta Eŭropo, Ĉeĥio, kiel unu el 16 landoj de Mez-Orienta Eŭropo, plej frue subskribis kun Ĉinio la interkomprenan memorandon pri kunlaboroj inter registaroj por antaŭenpuŝi la konstruon de "La Zono kaj Vojo".

 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments