El Popola Ĉinio>头条新闻>

Teknologiaj elementoj en Dongguan-a Maratono

| 2016-03-29
Bookmark and Share


Roboto kun urbestro kaj gastoj pafas signon de ekkurado.
 

    La 27-an de marto okazis en la urbo Dongguan la unua Internacia Maratono, kiun ĉeestis 15 mil homoj ĉinaj kaj alilandaj. La ĉi-foja konkurso uzis multajn teknologiajn rimedojn por servi la ĉeestantojn kaj prezenti mirindecon kaj aktivecon de la urbo.

 


Cloudmini laboras en la ĉielo.
 

    En la komenca punkto troviĝis robotoj, kiuj elsendis la signon de ekkurado kun urbestroj kaj aliaj gastoj; ankaŭ ĉe la fina linio, estis robotoj, kiuj transdonis medalojn al la kurantoj, al kiuj salutis aliaj robotoj dum la konkurso. Entute 200 robotoj Alpha dancis laŭ dinamika muziko por fari varmigadon kaj malstreĉadon. La organizantoj instalis 6 reprovizejojn de muziko, kie robotoj Robonova kaj Alpha kune kun lokaj muzikgrupoj ludis muzikon por kuraĝigi la ĉeestantojn en longtempa kurado.

 


Ekkuras la ĉeestantoj.
 

    Fluganta roboto Cloudmini protektis la maratonon 50 metrojn supren. Ĝi povis ne nur fari fotojn kaj videojn de la tuta evento, sed ankaŭ kolekti informojn pri temperaturo, humideco kaj sunbrileco por liveri fidindajn statistikojn al la organizantoj.

 

    Krome, maŝino de lasera gravurado kaj 3D-fotejo fare de lokaj entreprenoj gravuris informojn kaj rezulton de ĉeestanto sur la medalo kaj faris skulptaĵon de ĉeestanto per tridimensia printado. Dongguan-a Maratono pro tiuj altteknologiaj servoj reflektis la teknologian ĉarmon de la urbo Dongguan.

 

    En 3-hora konkurso, Kenneth ĉamponiĝis en plenmaratono de viroj per la rezulto de 2h11'8'' kaj Kimutai gajnis la unuan lokon en tiu por virinoj per 2h34'38''.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments