El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun Milos Zeman

| 2016-03-29
Bookmark and Share

    La 28-an de marto laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun ĉeĥa prezidento Milos Zeman en Lany-bieno de Prago, Ĉeĥio. Ili interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj Ĉeĥio, Ĉinio kaj Eŭropo kaj aliaj gravaj aferoj.

 

 

    Xi Jinping emfazis, ke dum la pasintaj pli ol 60 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Ĉeĥio, kvankam la internacia situacio multe ŝanĝiĝis kaj la du landoj spertis multajn malfacilojn, la amikeco kaj kunlaboro ĉiam estas la ĝenerala direkto por disvolvi la dulandajn interrilatojn. Speciale en la lastaj jaroj, la kontakto de ambaŭflankaj altranguloj oftiĝas, pragmataj kunlaboroj senĉese profundiĝas, interŝanĝoj en kulturo kaj eduko senĉese riĉiĝas kaj la dulandaj interrilatoj eniras en novan periodon, la plej rapid-disvolvan kaj plej fruktodonan en la historio. En 2015 la du flankoj subskribis komprenan memorandon pri kunlaboroj inter registaroj por antaŭenpuŝi konstruadon de "La Zono kaj Vojo". Tio kreis bonan fundamenton por disvolvo de la dulandaj interrilatoj.

 

    Milos Zeman diris, ke Ĉeĥio kaj li mem multe atentas la rilaton kun Ĉinio, alte taksas antaŭenpuŝon de la rilatoj inter Ĉeĥio kaj Ĉinio kaj kreskigon de pragmataj kunlaboroj en diversaj kampoj kiel unuecan direkton, kaj ĝojas pro grandega progreso de la dulandaj interrilatoj. Li kredas, ke la vizito de Xi Jinping akcelos la reciprokan politikan fidon de la du landoj kaj kreos novajn ŝancojn por reciprokaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj.

 

    Xi Jinping montris, ke Ĉinio ĉiam subtenas la procezon de eŭropa integriĝo kaj esperas vidi prosperan, solidaran kaj stabilan Eŭropon. Ĉinio volontas intensigi kunlaborojn kun Eŭropa Unio kaj eŭropaj landoj por kune fari pozitivan kontribuon por la paco kaj disvolvado de la mondo.

 

    Milos Zeman diris, ke kiel fidinda partnero de Ĉinio en Eŭropa Unio, Ĉeĥio volas ludi sian rolon kaj influon kaj fari sian kontribuon por akceli rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj tiujn inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj.

 

 

    Antaŭ la intervidiĝo en la bieno, du ŝtatestroj plantis, butis kaj akvumis ginkon el Ĉinio simbolantan longtempan amikecon inter Ĉinio kaj Ĉeĥio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments