El Popola Ĉinio>头条新闻>

Miloj da ĉinaj turistoj gustumis frititan kokaĵon kaj bieron en Koreio

| 2016-03-30
Bookmark and Share


Miloj da ĉinaj turistoj gustumas frititan kokaĵon kaj bieron en Koreio (Foto el Yonhap News Agency)

 

    Laŭ raporto de korea amaskomunikilo, je ĉ. la 5-a horo posttagmeze de la 28-a de marto sur la kultura strato en Wolmido de Incheon, la vojo kun longo de pli ol 600 metroj estis okupita de blankaj manĝtabloj, sur kiuj estis metitaj frititaj kokaĵoj kaj biero. Pli ol 4 500 turistoj el ĉina entrepreno renkontiĝis tie por gustumi frititan kokaĵon kaj bieron samkiel la ĉef-rolulino Cheon Song-yi de la televida filmo Mia Amo el la Stelo. Je la 5-a horo kaj 30 minutoj sur tablojn estis metitaj 1 500 frititaj kokoj preparitaj de pli ol 50 ĉenbutikoj de fritit-koka vendejo dum la tuta tago.

 

    Laŭ raporto de Yonhap News Agency en la 28-a de marto, tio estas la plej granda renkontiĝo por gustumi frititan kokaĵon kaj bieron en la historio. Pli ol 550 tabloj 8-personaj estis okupitaj. La vendejo transportis tiujn kokaĵojn per 15 veturiloj. Ĉinaj turistoj ĝoje gustumis frandaĵojn prenante kokaĵon per la maldekstra mano kaj bieron per la dekstra. 27-jara junulino, kiu unuafoje vizitis Koreion, diris, ke post dufoja spekto de la televida filmo ŝi dronis en la ravan revon gustumi frititan kokaĵon kaj bieron. Laŭ ŝi, ili estas pli bongustaj ol imagite.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments