El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermita fervoja "gorĝo" kondukanta al fremdaj landoj

| 2016-03-30
Bookmark and Share

 

    Lastatempe estis finita la rekonstruado de la fervojo inter Kunming kaj Dushupu. Tio signis, ke estis malfermita la "gorĝo" de kvin fervojoj, kiuj kunligas Kunming, ĉefurbon de la sudokcidenta ĉina provinco Yunnan kun Vjetnamio, Laoso, Birmo kaj Birm-Hindio, kaj tiu kunligo fariĝos forta apogilo de Yunnan kiel loĝistika centro de Sud-Azio kaj Sudorient-Azio.

 

    Antaŭ tio, estis du fervojlinioj por kargotransporto kaj pasaĝertransporto inter Dushupu kaj Kunming, kaj trajnoj el okcidenta kaj suda Yunnan kaj trajnoj inter Chengdu kaj Kunming devis atendi en vicoj por eniri en Kunming. Tio multe katenis la transportokapablon de la provinco.

 

    Frumatene en la 18a de marto estis malfermita la "gorĝo" por la fervojoj kondukantaj al fremdaj landoj. Nun kargotrajnoj kaj pasaĝertrajnoj povas eniri en Kunming per kvar vojoj. La veturo-daŭro estas mallongigita kaj la transporto-kapablo plialtiĝis.

 

    La fervoja rekonstruo komenciĝis en 2009, kun la celo malfermi la fervojan "gorĝon" kaj fari la urbon Kunming la regiona nodo de Sud-Azio kaj Sudorient-Azio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments