El Popola Ĉinio>头条新闻>

La animaciaĵo Granda Pando kaj Talpeto debutis

| 2016-03-30
Bookmark and Share


La 28-an de marto, ĉinaj kaj ĉehaj gastoj senvualigas la animaciaĵon.
 

    La animaciaĵo Granda Pando kaj Talpeto, produktita kune de la animacia kompanio de la ĉina centra televido kaj la talpeta kompanio de Ĉeĥio, debutis vespere en la 28-a de marto en infana kanalo de ĉina centra televido kaj baldaŭ estos elsendata en ĉeha televido.

 


Afiŝo de Granda Pando kaj Talpeto
 

    Kiel internacia kultura interŝanĝ-programo, la animaciaĵo rimarkas la unuan kunlaboron de Ĉinio kaj Ĉeĥio pri animacio kaj reflektas plenajn interŝanĝon inter kaj fandadon de la ĉina kulturo kaj tiuj de la tuta mondo. Kun la du ĉef-roloj de la granda pando, ĉina nacia trezoro, kaj la talpeto, nacia animacia karaktero de Ĉeĥio, la animaciaĵo rakontas pri la amikeco inter ili. En la rakonto, talpeto renkontiĝas kun granda pando en Ĉinio kaj sekve okazas rakontoj kortuŝaj, harmoniaj kaj humuraj. La animaciaĵo transdonas filozofion de amo, kunhavigo kaj ĝojo, direktante infanojn al la proksimaj rilatoj inter la homaro, naturo kaj animaloj. Spektantoj povas sperti mirindan mondon de animacio tra la aminda animaciaĵo.

 

    Cai Zhijun, ĉef-direktoro de la animacia kompanio de la ĉina centra televido, diris, ke Granda Pando kaj Talpeto kunfandas la kulturojn ĉinan kaj okcidentan, por profundigi la amikecon kaj multigi kulturan interŝanĝon inter la du landoj. La ĉina centra televido de tiu punkto komencas prove disvolvi serion da animaciaĵoj pri granda pando por krei sian markon de "Granda Pando plus" kaj prezenti pli multajn mirindajn animaciaĵojn al la spektantoj de la mondo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments