El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vidpunkto de Ĉinio pri nuklea sekureco

| 2016-03-30
Bookmark and Share

 

    De la 31a de marto ĝis la 1a de aprilo, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 4an Pintkunvenon de Nuklea Sekureco en Vaŝingtono. En la haga pintkunveno antaŭ du jaroj Ĉinio unuafoje prezentis sian ideon pri nuklea sekureco, kaj tio fariĝis grava koncepto, kiu gvidas la klopodojn de Ĉinio por nuklea sekureco kaj antaŭenigas la internacian procezon de nuklea sekureco.

 

    Nun aperadas tutmondaj demandoj, disvastiĝas terorismo kaj pliiĝas la riskoj de nuklea terorismo. La internacia komunumo devas fortigi kunordigon kaj sinergion por akceli tutmondan regadon en nuklea kampo.

 

    Ĉinio ne nur plenforte subtenis akcelon de tutmonda nuklea sekureco, sed ankaŭ faris multajn efektivajn agojn.

 

    Unue, Ĉinio partoprenas en la procezo de la pintkunveno kaj sekvas la vojon de nuklea sekureco kun ĉinaj trajtoj. Ĉinaj gvidantoj ĉeestis la antaŭajn pintkunvenojn, aŭdigis la voĉon de Ĉinio pri nuklea sekureco, kaj la internacia komunumo ĝenerale rekonis ĉi-rilatajn ĉinajn ideojn kaj proponojn. Ĉinio efektivigis la rezultojn de pintkunvenoj.

 

    Due, Ĉinio adoptis efektivajn agojn por fortigi sian kapablon de nuklea sekureco. Ĉinio enskribis la nuklean sekurecon en la nacian sekurecan sistemon kaj en la "Leĝon pri Nacia Sekureco", kaj tiel difinis la strategian pozicion de nuklea sekureco.

 

    Trie, Ĉinio disvolvas internacian kunlaboron kaj liveras publikajn produktojn de nuklea sekureco. Ĉinio ratifis ĉiujn internaciajn leĝajn dokumentojn en la kampo de nuklea sekureco, subtenas la Internacian Atom-Energian Organizon, la Unuiĝintajn Naciojn kaj aliajn instituciojn kaj mekanismojn, kaj serioze plenumis siajn internaciajn devojn.

 

    Ĉinio esperas, ke en la ĉi-foja pintkunveno ĉiuj landoj pliigos komunajn konsentojn por akceli konstruadon de pli justa, kunlabora kaj kungajna internacia sistemo de nuklea sekureco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments