El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ricevis urboŝlosilon de Prago

| 2016-03-30
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 29-a de marto laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun praga urbestro Adriana Krnacova kaj ricevis la urboŝlosilon donacitan de ŝi nome de la urbo.

 

    Xi Jinping deklaris: "La donaco de la ŝlosilo al mi enkorpigis la profundan amikecon de la ĉeĥa kaj praga popolanoj al Ĉinio. Prago estas historia fama urbo en Eŭropo kaj la unua kiu kiel urbo fariĝis monda kultur-heredaĵo en la mondo. La urbo estas tiel bela kiel olepentraĵo, havas profundan kulturan enhavon, entuziasmajn kaj amikajn popolanojn. Tiu ŝlosilo donos al mi bonan rememoron pri Prago".

 

    Xi Jinping emfazis, ke lokaj komunikadoj estas grava konsistiga parto de ĉiuflanka disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Ĉeĥio. La intimaj kontaktoj inter Prago kaj Pekino certe akcelos komunikadojn inter aliaj lokoj de la du landoj. Ĉina--Centr-Orient-Eŭropa Asocio de Estroj de Provincoj kaj Regionoj estis starigita en Ĉeĥio. Li esperas, ke Prago disvolvos sian avantaĝon kaj ke la asocio ludos rolon de platformo, pligrandigos interŝanĝajn kanalojn kaj kunlaborajn kampojn kun Ĉinio kaj faros novan kontribuon por amikaj kunlaboroj de la du landoj.

 

    Adriana Krnacova diris, ke lokaj kunlaboroj de Ĉeĥio kaj Ĉinio rapide disvolviĝas kaj faris gravan kontribuon por disvolvado de la dulandaj interrilatoj. Ŝi tre ĝojas, ke dum sia vizito Xi Jinping atestis, ke Prago kaj Pekino fariĝis amikaj urboj. Prago plene fidas pri reciprokprofita kunlaboro kun amikaj urboj de Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments