El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monato de Ĉinaj Libroj en Prago

| 2016-03-31
Bookmark and Share


Zhou Mingwei, direktoro de Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj Jaroslav Miller, direktoro de la universitato Palacký, subskribas komprenan memorandon pri kunlabora eldonado de ĉinaj libroj.
 

    La 28-an de marto en Prago inaŭguriĝis Monato de Ĉinaj Libroj aranĝita de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj gastigita de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Ŝanhaja Kompanio pri Informado kaj Eldonado. Ĉinaj libroj en diversaj lingvoj estas eksponataj kaj vendataj en atendejoj de Praga Flughaveno kaj 16 librovendejoj de la urbo.

 

 

    La anglalingva Xi Jinping: Regado de Ĉinio estas la libro ĉefe rekomendita. Ekzempleroj de tiu libro estas metitaj en reliefaj lokoj en la ĉen-librovendejo NeoLuxor, la librovendejoj Dobrovsky kaj Academia kaj librovendejo de Praga Flughaveno. Ĝi estas atentata de diversaj rondoj de la ĉeĥa socio.

 

    NeoLuxor estas unu el la plej grandaj ĉen-librovendejoj de Eŭropo. Ĝia flagŝipa vendejo en la urbocentro de Prago estas la plej granda librovendejo ne nur en Ĉeĥio, sed ankaŭ en la centra Eŭropo. En la librovendejoj NeoLuxor kaj Academia estas eksponataj ankaŭ verkoj de ĉinaj verkistoj kaj libroj pri ĉina kulturo en diversaj lingvoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments