El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanternoj de argilaj figuroj kaj ĉevaloj lumigas Vultavan Riveron

| 2016-03-31
Bookmark and Share

 

    Vespere de la 29a de marto okazis Belaj Argilaj Figuroj kaj Ĉevaloj -- lantern-ekspozicio kunaranĝita de la municipa registaro de Pekino kaj Ĉeĥa-Ĉina Asocio de Amikeco kaj Kunlaboro.

 

 

    La ekspozicio unuafoje okazis sur akvo, kaj 60 lanternoj estis pendigitaj sur du plezurŝipoj, kiuj veturas sur la Vultava Rivero. La asocio aranĝis ankaŭ ok-minutan prezentadon de artfajraĵoj kaj muzikludon en la ĉeha kaj ĉina stiloj.

 

    Per la pekina metiarto de koloraj lanternoj, ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo, la lanternoj de argilaj figuroj kaj ĉevaloj kombinas tradiciajn kaj modernajn elementojn. La ekspozicio estis vizitita de multaj homoj dum turneo en Britio, Finnlando, Kroatio, Estonio kaj Aŭstralio.

 

    Lokaj vizitantoj opiniis, ke kun argilaj figuroj kaj ĉevaloj de antaŭ 2 000 jaroj kiel prototipo la lanternoj ekspoziciitaj sur la patrina rivero de Ĉeĥio estas profunda kultura interŝanĝo. La orienta kaj okcidenta civilizacioj renkontiĝis kaj produktis eĥon en moderna epoko. Ili ludis "simfonion" de kultura dialogo kaj amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Ĉeĥio sur la Vultava Rivero. La tradicia amikeco inter la du popoloj estos transdonita de generacio al generacio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments