El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉeĥa futbala sportisto fariĝis ambasadoro de la Supera Ligo de la Futbala Asocio de Ĉinio

| 2016-03-31
Bookmark and Share


Pavel Nedvěd (dekstre) kun Ma Chengquan
 

    La 30-an de marto, la administra kompanio de la Supera Ligo de la Futbala Asocio de Ĉinio oficiale invitis ĉeĥan futbalan sportiston Pavel Nedvěd por fariĝi ambasadoro de la ligo. Ambaŭ flankoj havos kunlaboron 3 jarojn. Al la futbalisto kune enmanigis nomum-leteron Miroslav Pelta, prezidanto de la Ĉeĥa Futbala Asocio, kaj Ma Chengquan, prezidanto de la ĉina kompanio.

 

    Nedvěd estas la dua internacia stelo por fariĝi ambasadoro de la ĉina Supera Ligo post David Beckham, kiu iĝis la unua en 2013. Per sia diligenteco kaj inspireco, Beckham kuraĝigis multajn junajn amantojn de futbalo, donante pozitivan influon al la marko de la ĉina Supera Ligo. Ĉi-foje Nedvěd estis elektita kiel ambasadoro pro tio, ke li ricevas altan takson kaj grandan rekonadon de la monda fubala kampo kaj ankaŭ de ĉinaj fervoraj subtenantoj.

 

    En matĉoj li elmontras ne nur elstaran futbalan teknikon, sed ankaŭ la spiriton de malrezignado, kiu estas akordiĝas kun la valoro tenata de la ĉina Supera Ligo.

 

    Nedvěd diris, ke kun la plej forta klopodo li diskonigos la markon de la ĉina Supera Ligo kaj li volonte liveros grandan helpon al la disvolviĝo de futbalo en Ĉinio, speciale inter ĉinaj adoleskantoj. En la venontaj 3 jaroj, Nedvěd ĉeestos oficialajn aktivadojn de la ĉina Supera Ligo kaj ankaŭ tiujn en la tuta mondo por diskonigi la markon de la Ligo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments