El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermota subakva ĉambro por sperti dormadon kune kun ŝarkoj

| 2016-03-31
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 29-a de marto, la Akvario de Parizo konstruis en ŝarko-baseno subakvan ĉambron je 10 metroj sub la akvosurfaco. En la ĉambro oni povas aprezi la 35 ŝarkojn de diversaj anguloj. Turistoj povas rete mendi bileton por viziti la akvarion. En aprilo oni povos ankaŭ sperti dormadon kune kun ŝarkoj dum tri noktoj.

 

 

    Inter la 11-a kaj la 13-a de aprilo bonŝanculoj havos oportunon loĝi en la ĉambro. La akvario faros retan diskonigon pri ŝarkoj por forigi miskomprenojn de homoj pri ili.

 

    Vespere kvar turistoj povos loĝi en la ĉambro akompanataj de Fred Buyle, subakva fotisto, subakva naĝisto rompinta mondan rekordon kaj protektanto de ŝarkoj. Li dancos kune kun ŝarkoj, kondukos turistojn viziti la akvarion kaj diskonigos la vivon de ŝarkoj por forigi miskomprenojn de homoj pri ili. Li parolos ankaŭ pri la graveco de ŝarkoj por ekologia ekvilibro de maroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments