El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezentita ĉina filmeto pri paca uzo de nuklea energio sur Times-placo en Novjorko

| 2016-04-01
Bookmark and Share

    La filmeto, produktita de la novaĵ-agentejo Xinhua,
estas prezentata sur la ekrano inter la 29a de marto kaj la 2a de aprilo.

 

    En la 31a de marto kaj la 1a de aprilo okazas la 4a Pintkunveno de Nuklea Sekureco en Vaŝingtono. La filmeto pri paca uzo de nuklea energio fare de Ĉinio estas projekciita sur la ĉina ekrano en Times-placo. Ĝi montras al la mondo laborojn kaj gravajn kontribuojn de Ĉinio en paca uzo de nuklea energio.

 

 

    La 90-sekunda filmeto prezentas efikajn laborojn kaj grandan progreson, akiritajn de Ĉinio en starigo de sistemo kaj mekanismo pri nuklea sekureco, konstruado de fundamenta kapablo, profesia trejnado, internaciaj kunlaboroj kaj interŝanĝoj dum la pasintaj pli ol 50 jaroj. Ĝi ankaŭ montras teknikojn kaj produktojn de novgeneracia nuklea centralo sendepende evoluigita de Ĉinio.

 

    La filmeto prezentas ankaŭ la Ekzemplan Centron de Nuklea Sekureco, kunstarigitan de Ĉina Atom-Energia Agentejo kaj la Usona Departemento de Energio. La centro, kiu ekfunkciis en la 18a de marto, estas la plej granda kun plej kompletaj kaj avangardaj ekipaĵoj en azi-pacifika regiono kaj eĉ en la mondo. Kiel unu el la gravaj atingoj de la duflanka kunlaboro en nuklea sekureco dum la lastaj jaroj ĝi forte akcelos kunlaboron pri nuklea sekureco en azi-pacifika regiono kaj la tuta mondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments