El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nuklea sekureco estas grava punkto de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono

| 2016-04-01
Bookmark and Share

 

    La 31-an de marto laŭ la loka tempo en Konferenca Centro de Vaŝingtono, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Barack Obama. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, internaciaj kaj regionaj aferoj komune zorgataj de la du landoj.

 

    Xi Jinping montris, ke nuklea sekureco estas grava punkto de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio kaj Usono ambaŭ estas nukleaj landoj. Plifortigi nuklean sekurecon konformas al la komunaj interesoj de la du flankoj. Ĉinio ĉiam persistas en sennukleigo de la korea duoninsulo, konservado de la paco kaj stabileco de la duoninsulo, kaj solvado de rilataj problemoj per dialogado kaj intertraktado. Ĉinio opinias, ke la diversaj flankoj devas komplete kaj severe plenumi rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN, ne fari parolojn kaj agojn, kiuj eble pliigos la streĉitecon, kaj ne preni rimedojn malutilajn al sekureco de aliaj landoj kaj strategiaj ekvilibroj de regionoj.

 

    Obama diris, ke teni intimajn kontaktojn inter altranguloj de Usono kaj Ĉinio estas tre utila. Usono esperas releviĝon de Ĉinio paca, stabila kaj sukcesa. La socia kaj politika stabileco de Ĉinio kaj ĝia sukceso en ekonomio konformas ne nur al la ĉinaj interesoj, sed ankaŭ al la usonaj. Usono kaj Ĉinio faris pli kaj pli multajn kunlaborojn en kunordigo de makroekonomio, solvo de gravaj regionaj problemoj, klimata ŝanĝo, tutgloba sano, disvolvado, nuklea sekureco kaj aliaj kampoj. La du flankoj havas vastajn komunajn interesojn en la regiono Azi-Pacifiko. Usono volas kune kun Ĉinio konstruive regi diverĝojn.

 

    La du ŝtatestroj konsentis bone aranĝi ĉi-jarajn komunikadon inter dulandaj altranguloj kaj mekanisman dialogon, profundigi kunlaborojn en ekonomio, komerco, militaferoj, kulturo, edukado, leĝplenumo kaj ret-sekureco, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron pri nuklea problemo de Irano, Afganio, pac-konservado, disvolvado kaj aliaj problemoj internaciaj, regionaj kaj tutmondaj.

 

    Ambaŭ flankoj alte taksis la 3-an Komunan Deklaron de Ĉinio kaj Usono pri Klimata Ŝanĝo kaj deklaris subskribi la Interkonsenton de Parizo en la 22-a de aprilo. La du ŝtatestroj konsentis publikigi Komunan Deklaron de Ĉinio kaj Usono pri Nuklea Sekureco kaj kune klopodi por sukcesigi la 4-an Pintkunvenon pri Nuklea Sekureco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments