El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona amaskomunikilo: ĉinoj ŝatas vojaĝi eksterlanden

| 2016-04-05
Bookmark and Share


Ĉinaj turistoj aĉetas elektrajn kuirpotojn en Sud-koreio. (Dokumenta foto el Yonhap News Agency)
 

    Usona amaskomunikilo raportis, ke la transformo de la ĉina ekonomio al konsumado antaŭenpuŝas turismon en la mondo. La neprofita organizo Monda Konsilio de Turismo kaj Vojaĝo en Londono konstatis, ke en 2015 la nombro de ĉinoj, kiuj vojaĝis eksterlanden, kreskis je 53% rilate al 2014.

 

    La retejo Voice of America raportis en la 31-a de marto, ke dum la pasintaj 5 jaroj la nombro de ĉinaj turistoj kreskis al 120 milionoj. En ĉiu deko da fremdlandaj turistoj unu estas ĉino.

 

    En 2015 la nombro de fremdlandaj turistoj en Ĉinio kreskis je 2.2%. Ĉina turisma industrio kreis 65 milionojn da laborpostenoj kaj respondecis por 7.9% de la malneta enlanda produkto de Ĉinio. En 2015, ĉ. 57 milionoj da fremdlandaj turistoj vizitis Ĉinion kaj tie elspezis pli ol 57 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

    La elspezo de fremdlandanoj en Ĉinio estas tre malalta kompare kun tiu de ĉinoj eksterlande. En 2015 ĉinaj turistoj elspezis 215 miliardojn da usonaj dolaroj eksterlande.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments