El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina verkisto gajnis Andersen-premion

| 2016-04-05
Bookmark and Share

 

    La 4an de aprilo en Bologna, Italio, la ĉina verkisto Cao Wenxuan gajnis la premion Hans Christian Andersen dum la Internacia Foiro de Infanaj Libroj.

 

    Herba Kabano, Brulstampo kaj aliaj libroj de Cao estas bone konataj de legantoj. Patricia Aldana, ĉefo de la juĝkomisiono de la premio, diris post anonco de la rezulto: "La libroj de Cao priskribas tristan kaj malfacilan infanaĝan vivon. Liaj verkoj tre belaj starigas la ekzemplon de infanoj antaŭ la defio de malfacila vivo kaj estas ŝatataj de multaj infanoj. Li priskribas verajn kaj tristajn momentojn de la reala vivo per poezia lingvo."

 

    La premio, konsiderata kiel Nobel-premio pri porinfana literaturo, kaj la plej alta honoro en la kampo de la porinfana literaturo estis starigita en 1956 de la Internacia Komitato pri Infanaj Libroj. Monde tre influa, ĝi estas aljuĝita al elstaraj verkistoj kaj ilustristoj pri infanaj libroj en ĉiu dua jaro. La premio povas esti aljuĝita al verkisto nur unu foje dum lia vivo por distingi lian atingon en literaturo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments