El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona universitato invitis ĉinajn kuiristojn por fari ĉinajn manĝaĵojn

| 2016-04-05
Bookmark and Share


Ĉinaj manĝaĵoj en iu usona universitato
 

    Laŭ raporto, de la 29-a ĝis la 31-a de marto kuiristoj el Pekina Instruista Universitato venis al Ŝtata Universitato de Miĉigano por fari ĉinajn manĝaĵojn kiel bovaĵ-nudelojn kaj pekinan rostitan anason. La aktivado estis unu el la seriaj aranĝoj de la Ĉina Jaro en la menciita usona altlernejo. Studentoj ĉinaj kaj alilandaj formis linion por provi ĉinajn manĝaĵojn.

 

    Pro granda multiĝo de ĉinaj studentoj, respondeculoj pri manĝaĵoj kaj trinkaĵoj de Ŝtata Universitato de Miĉigano vizitis Ĉinion por lerni kiel kuiri ĉinajn manĝaĵojn. Ĉi-foje por la aktivado de la Ĉina Jaro ili invitis 3 profesiajn kuiristojn el Pekina Instruista Universitato, kaj ricevis varman reagon de studentoj, kiuj vere ĝuis aŭtentikajn ĉinajn manĝaĵojn.

 

    Dum la lastaj jaroj multaj usonaj universitatoj konkure klopodis por varbi pli multajn ĉinajn studentojn. Superbazaroj, restoracioj kaj amuz-centroj ĉirkaŭ la universitatoj pene altiras atenton de la ĉinaj studentoj proponante ĉinajn manĝaĵojn. Multaj superaj lernejoj mem ekliveras oportunan servon al la ĉinaj studentoj por tio, ke ili adaptiĝu al la nova vivo en Usono.

 

    Multaj universitatoj montras en sia kantino zorgon al la ĉinaj studentoj, ekzemple Universitato de Boston ekde 2014 pliigis diversajn ĉinajn manĝaĵojn en kantino sub sia mastrumado. Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign, kiu havas la plej grandan nombron de ĉinaj studentoj, kaj Universitato de Purdue en Indianio de tempo al tempo liveras ĉinajn manĝaĵojn por tio, ke la ĉinaj studentoj havu hejmlokajn manĝaĵojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments