El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Havaja somero en pekina vintro: mi eklernis ukulelon!

| 2016-04-05
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki


En la mezo staras Maiko, la instruistino de ukulelo.
 


Muzikas samklasanoj de la sabataj lecionoj.
 


Ankaŭ mi ludas ukulelon akompane al dancistinoj...
 


Komuna foto post la sukcesa koncerto
 


Ankaŭ miaj Esperanto-studentoj, Juana kaj Espero, venis al la koncerto.

 

    Ĝis lastatempe mi neniam lernis ludi muzikilon ... almenaŭ memvole. Kiam mi estis 5-jara aŭ simile, mia patrino igis min lerni pianon. Sed mi tute ne ŝatis tion, kaj ĉiufoje, kiam ŝi prenis min al la instruistino, mi faris ĉion por laŭeble malfruigi la komencon de la leciono. Post unu jaro mia patrino liberigis min de la pianlecionoj. Pli poste mi tuŝis muzikilojn nur kadre de la lerneja edukado.

 

    Plenkreskinte mi dum kelkaj jaroj iom intense okupiĝis pri pentrado, kaj tiam enviis muzikistojn, kiuj povas, laŭ mia tiama penso, impresi homojn pli efike ol pentristoj. Sed neniam venis al mi la ideo lerni mem ludi muzikilon. Dum multaj jaroj kantado en karaokeejo estis por mi la sola muzika aktivaĵo.

 

    Kial mi elektis ĝuste ukulelon?

 

    Do estis nura hazardo, ke mi eklernis ludi ukulelon. La kialo estis simpla. En la mezo de oktobro lastjare, mi konatiĝis kun japanino, kiu instruas ludi ukulelon, kaj demandis ŝin ĉu estas facile lerni ĝin. Ŝia respondo estis pozitiva. Do mi decidis viziti ŝiajn lecionojn ekde novembro, unu fojon semajne, kutime sabate. Fakte la instruistino diplomiĝis de la sama universitato, de kiu ankaŭ mi, kaj ni ekkonis unu la alian en renkontiĝo por diplomitoj de tiu universtato en Pekino. Iuj demandas min kial mi elektis ukulelon kaj ne iun ĉinan muzikilon. Tiam mi povas respondi nur: "ĉar mi trafis instruistinon de ukulelo".

 

    Mi devas aldoni, ke ludis rolon ankaŭ alia faktoro. En kelkaj aliaj artikoloj de tiu ĉi rubriko mi jam skribis pri tio, ke mi instruas Esperanton en Pekino. En miaj lecionoj mi de tempo al tempo instruas Esperantajn kantojn. Kiel bone estus, mi ofte pensis, se dum tiuj lecionoj mi povus ludi muzikilon por helpi la kantadon de miaj lernantoj. Oni do povus ankaŭ diri, ke mi estis serĉanta, eĉ se preskaŭ subkonscie, ŝancon por lerni muzikilon.

 

    Facileco de ukulelo, facileco de Esperanto

 

    Ĉu lerni ukulelon estas efektive facile? Nu, jes, mi supozas, ke lerni ĝin estas pli facile ol lerni gitaron aŭ pianon. Sed tio ne signifas, ke estas tute facile lerni ĝin, precipe ĉar mi antaŭe neniam serioze lernis ludi muzikilon, kiel mi jam skribis. Por esperantistoj la komparo kun Esperanto estus facile komprenebla: Esperanto estas relative facila, sed ne tiom facila, ke oni povas tute senpene, "sen larmoj" ĝin ellerni kaj iuj eĉ neniam sukcesas...

 

    Mia instruistino, kiu nomiĝas Maiko [prononcu: Majko] laŭ la persona nomo, jam komence diris, ke en decembro ĉiuj ŝiaj lernantoj ludu ukulelon en koncerto, kiun ŝi okazigos. Por komencanto, kiu lernis ukulelon nur unu monaton kaj duonon, tio estas iom timiga ideo. Sed mi ne povis rezisti, ĉar kiel instruisto de Esperanto mi faras la samon kaj instigas miajn lernantojn kuraĝe elmontri sin, kiel ekzemple okaze de la esperanta deklama konkurso, kiu ankaŭ okazis en decembro.

 

    Mia debuto en la decembra koncerto

 

    La koncerto okazis la 20-an de decembro, en drinkejo subteretaĝa de hotelo en orienta parto de Pekino. Hazarde estis mia naskiĝtago! La koncerto daŭris preskaŭ tri horojn, kaj estis ne nur ludado de ukuleloj laŭ klasoj, sed ankaŭ oni dancis la havajajn hula-dancojn, kiujn nia instruistino Maiko mem ne instruas sed lernas. Mia tripersona klaso, kiu kunsidas principe en ĉiu sabato, ludis kaj samtempe kantis tri kantojn, inkluzive de "Esperanto estas la lingvo por ni". Entute kolektiĝis preskaŭ 80 homoj ĉu por ludi ukulelon, ĉu por danci hula-dancon, ĉu simple por spekti kaj aŭskulti la prezentaĵojn.

 

    Tiun ĉi artikolon mi ekverkis tuj post la koncerto, sed dum mi iel ne sukcesis fini ĝin, pasis jam kelkaj monatoj. Intertempe jam venis printempo al Pekino. Foje la lecionoj dum longa tempo interrompiĝis, ekzemple pro la Printempa Festo. Kiam mi denove ĉeestis lecionon post longa feria tempo, mi sentis, ke dum la lecionoj mi uzas tian parton de la cerbo, kian mi kutime ne uzas. Do eble lerni uzi muzikilon povas havi bonan efikon al la cerbo... Kiu povas nei tion? Do ukulelo utilas ne nur por pasigi vintron!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments