El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekina Internacia Flughaveno, la dua plej homplena flughaveno en la mondo

| 2016-04-06
Bookmark and Share


La Pekina Internacia Flughaveno
 

    La 4-an de aprilo la Konsilio de Internaciaj Flughavenoj en Ĝenevo de Svisio publikigis la liston de la plej homplenaj flughavenoj en la mondo. La Hartsfield-Jackson-a Internacia Flughaveno en Atlanta de Usono okupis la unuan lokon kaj la Pekina Internacia Flughaveno de Ĉinio la duan en la pasintaj sinsekvaj ses jaroj. Tiu listo estis kreita laŭ statistikoj de la konsilio pri nombroj de pasaĝeroj en ĉ. 1 150 flughavenoj de la mondo en 2015.

 

    En 2015 la Hartsfield-Jackson-a Internacia Flughaveno akceptis pli ol 101 milionojn da pasaĝeroj kaj la Pekina Internacia Flughaveno 89.9 milionojn. La 3-5-aj lokoj estis respektive okupataj de la Dubai-a Internacia Flughaveno en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Ĉikaga Internacia Flughaveno de Usono kaj Tokia Internacia Flughaveno de Japanio. La Hongkong-a Internacia Flughaveno de Ĉinio troviĝas en la 9-a loko, malpliiĝis unu pozicio rilate al 2014. En la venonta somero la Konsilio de Internaciaj Flughavenoj publikigos la finan raporton pri nombroj de pasaĝeroj en pli ol 1 900 flughavenoj de la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments