El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio replenigis Mekongon por mildigi sekecon en aliaj landoj

| 2016-04-06
Bookmark and Share

 

    Pro forta influo de El Nino, ekde la fino de 2015 la landoj laŭlonge de la Lancang-Mekonga Rivero suferas de sekeco en malsamaj gradoj. Lastatempe la severiĝanta sekeco minacas la ĉiutagan vivon de la popoloj laŭlonge de la rivero. Laŭ peto de Vjetnamio kaj konsidere al la malfacilo de ĉi-rilataj landoj, la ĉina registaro faris sian plejbonon, malgraŭ sia propra malfacilo, kaj eligis akvon el la hidroelektra centralo de Jinghong al la meza kaj malsupra partoj de la rivero inter la 15a de marto kaj la 10a de aprilo. La ago profitigos Laoson, Birmon, Tajlandon, Kamboĝon kaj Vjetnamion. Nun la akvo atingis Vjetnamion.

 

    Lancang-Mekonga Rivero longa je 4 880 kilometroj fluas tra la valo en Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando, Kamboĝo kaj Vjetnamio kun la areo de 810 mil kvadrataj kilometroj. Ĝia jara averaĝa fluo kalkuliĝas al 475 miliardoj da kubaj metroj. La ĉina sekcio de la rivero longas je 2 161 kilometroj.

 

    En la lastaj jaroj, pro malpliiĝo de precipitaĵo kaj malmulte da akvo el alfluantoj, kaŭzitaj de klimata ŝanĝo, kelkfoje malaltiĝis la akvonivelo de la rivero. La hidroelektraj centraloj en Jinghong kaj aliaj lokoj ekrolis kiel akvo-reguligiloj. Tio havas pozitivan signifon por navigado en seka sezono, irigacio, antaŭzorgo de marakva enfluo kaj inundoregado de Mekongo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments