El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina goo-komputilo defios la programon AlphaGo

| 2016-04-06
Bookmark and Share


Lee Sedol (dekstre) en matĉo kun AlphaGo
 

    Antaŭ nelonge AlphaGo, la superkomputila programo kreita de Guglo, venkis la sud-korean goo-majstron Lee Sedol. Nun ĉinaj sciencistoj pri goo intencas okazigi alian matĉon kun ĝi.

 

    Chen Zhao, fondinto de la Monda Ĉampioneco de Komputila Goo, diris, ke ĉinaj sciencistoj en tiu kampo nun faras esploradon kaj ili memfidas, ke ilia komputila programo povos batali kontraŭ AlphaGo en la 2-a ĉampioneco okazonta en la fino de la kuranta jaro. Liu Zhiqing, profesoro de la Pekina Universitato de Poŝto kaj Telekomunikado kaj direktoro de la Esplorejo de Komputila Goo, karakterizis la programon AlphaGo per jenaj tri trajtoj: t.e. akiri informojn per intuicio, konfirmi ilin per serĉado-testado, kaj optimumigi sian decidon. Li pensas, ke tiuj trajtoj montras kernon de artefarita inteligenteco en la futuro. Wang Runan, prezidanto de Ĉina Asocio de Goo, diris, ke AlphaGo estas kreita surbaze de praktiko kaj scienco kaj meritas lernadon kaj profundan pripensadon flanke de profesiaj goo-ludistoj.

 

    AlphaGo estas kreita de la kompanio pri artefarita inteligenteco Deep Mind ("Profunda Menso") en Britio. Pli frue fakuloj pri goo opiniis, ke oni bezonos almenaŭ dek jarojn por la venko de artefarita inteligenteco kontraŭ homa goo-majstro. Nuntempe, ankaŭ Baidu, la plej granda ĉina kompanio pri reta serĉilo, faras esploradon pri artefarita inteligenteco. En 2014 ili dungis Andrew Ng, la fondinto de la projekto "Gugla Cerbo", kiel sian ĉefan scienciston.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments