El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dancu kun lupoj kontraŭ 1 200 usonaj dolaroj

| 2016-04-06
Bookmark and Share

 

    Ĉu vi volas tranokti en muzeo de natura historio samkiel en la filmo Night at the Museum (Nokto en la Muzeo)? Tio ne plu estas freŝa kaj ekscita afero. Ekde la pasinta jaro la Polusa Parko en Norvegio provizas turistojn per la servo "dormi kun lupoj". Interesatoj povas pagi ĉ. 1 200 usonajn dolarojn por pasigi unu nokton en la unua hotelo en "lupejo" de la mondo. Ili povas spekti la vivon de lupoj tra la vitraj fenestroj kaj danci kun lupoj sub la gvido de laborantoj.

 

    Sur Alcatraz-insulo de San-Francisko, Usono, turistoj povas tranokti en malnova malliberejo por sperti nokton sur la "demona insulo". Por ŝatantoj de la brita futbala teamo Chelsea, tranokti en la stadiono Stanford Bridge estus sensacia afero, tamen ĝi akceptas nur 5-10-jarajn infanojn. Kompare kun tio, "okupi" la ludil-vendejon Hamley por la tuta nokto estas revo de pli multaj infanoj. La vendejo akceptas maksimume 15 infanojn kaj iliajn gepatrojn en unu nokto. Tiuj, kiuj ŝatas maron, nepre ne preterlasu la okazon tranokti sur Granda Bariero-rifo. Kontraŭ ĉ. 500 usonaj dolaroj oni povas pasigi belan nokton en tendo kune kun multkoloraj koraloj kaj fiŝoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments