El Popola Ĉinio>头条新闻>

Saĝuloj preferas solecon

| 2016-04-06
Bookmark and Share

 

    Ĉu vi preferas solecon ol svarmadon? Ne maltrankviliĝu, ĉar tio eble signifas, ke vi estas pli saĝa!

 

    Evolu-psikologoj el Londona Lernejo de Ekonomiko kaj Politika Scienco kaj Singapura Administra Universitato kune publikigis, ke ĝojo en la moderna epoko devenas de stepa teorio. Tio signifas, ke same kiel siaj prauloj homoj en la moderna epoko sentas ĝojon en la socio, tamen tiuj kun alta intelekta kvociento preferas solecon.

 

    Ili publikigis artikolon en Brita Ĵurnalo de Psikologio, dirante, ke homoj en dense loĝata regiono havas malaltan vivkontenton. Oni povas imagi svarmadon en subtera vagonaro ĉiumatene kaj senfinan obstrukcon sur stratoj, kaj tiu konkludo estas atendita. Krome, ju pli da amikoj des pli granda kontento en la vivo. Tamen tiuj du faktoroj estas influitaj de intelekta kvociento. Saĝaj homoj pli facile akomodiĝas al soleca moderna vivo kaj liberigas sin de la socia vivo de siaj prauloj.

 

    Por talentulo kun supera intelekta kvociento, tro da sociaj aktivaĵoj ĝenas lin/ŝin koncentriĝi al "granda celo".

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments