El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto en la 10a Teatrofestivalo de Turkio

| 2016-04-07
Bookmark and Share

 

    Laŭ invito de la Turka PEN-Centro, esperanta literaturo ĉeestis unuafoje la Internacian Teatrofestivalon en Ankaro, kaj probable unuafoje kulturan festivalon en Turkio entute.

 

    La 6-an de aprilo vespere c-ano Giorgio Silfer parolis pri la originala esperanto-teatro en Cafe Ludens, avangarda salono en la turka ĉefurbo. Li enkondukis Tarik Günersel, mem aŭtoro kaj aktoro.

 

    La vespero donis la okazon prezenti al klera neesperantlingva publiko la verkon "Historio de la esperanta literaturo", konsidere precipe pri nia dramaturgio.

 

    La interesiĝo pri esperanta kulturo en Anatolio, ĉe turklingvaj kaj ĉe kurdlingvaj verkistoj, estis perata de la koncernaj PEN-centroj. Kun ili c-ano Silfer havis ankaŭ interŝanĝon de ideoj, kun specifa pritrakto de la geopolitika situacio en la regiono.

 

    La 10an de aprilo similaj renkontoj ripetiĝos en Istanbulo, ĉiam sub la egido de la PEN-klubo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(el esperantio.net)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments