El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciigita la unua vartrajno de Ĉinio al Francio

| 2016-04-07
Bookmark and Share


La vartrajno ekveturonta de Wuhan al Liono la 6-an de aprilo. (Foto de Xiao Yijiu, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 6-an de aprilo la vartrajno entenanta mekanikajn, elektronikajn kaj kemiajn produktojn ekveturis de Wuhan, Hubei-provinco de Ĉinio, al Liono de Francio. Tio markis oficialan ekfunkciigon de la unua vartrajno de Ĉinio al Francio. Laŭ diskonigo de Wuhan-a Azi-Eŭropa Loĝistiko, tiu vartrajno ekveturas de Wuhan, trapasas la landlimon ĉe Alataw-montpasejo de Xinjiang, trairas Kazaĥion, Rusion, Belorusion, Pollandon, Germanion kaj aliajn landojn en Azio kaj Eŭropo por atingi Lionon post veturado de 11 300 kilometroj dum 16 tagoj. Antaŭe ĉinaj varoj transportitaj al Francio devis transiti ĉe Duisburg de Germanio. Oni starigos oficejon en Francio por aranĝi varojn transportotajn al Ĉinio kaj faciligi vartransportadon inter ambaŭ landoj.

 

    Liono estas grava industria urbo de Francio kaj la dua plej grava scienc-eduka centro, tuj post Parizo. La urbo havas riĉajn fortojn en mekanika, elektronika kaj kemia industrioj kaj produktado de pezaj veturiloj kaj komputiloj, kaj pli ol 20 altlernejojn kaj universitatojn. Ĝi estas konsiderata la dua plej granda metropolo en Francio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments