El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zorgo pri diabeto

| 2016-04-07
Bookmark and Share

 

    La 7a de aprilo ĉiujare estas la Monda Tago de Sano. La Monda Organizo pri Sano prenis "venki diabeton" kiel ĉi-jaran temon.

 

    La organizo publikigos la monde unuan raporton pri tiu malsano. Ĝi klarigos la ŝarĝon kaj sekvon de diabeto kaj alvokos fortigon de sanprotekta sistemo, plibonigon de monitorado, fortigon de prevento kaj pli efikan regadon de la malsano.

 

    La organizo diris, ke diabeto pli rapide propagiĝas en multaj landoj, precipe en mez- kaj malalt-enspezaj landoj. Plejparto da diabetaj kazoj estas preventebla kaj kuracebla. Teni normalan korpopezon, partopreni en regula kaj fizika aktiveco kaj sekvi racian dieton povas malaltigi la riskon disvolvi tiun malsanon. Ankaŭ pli da alireblo al diagnozo, memkonscio kaj eltenebla kuracado estas gravaj rimedoj kontraŭ diabeto.

 

    Laŭ donitaĵoj de la organizo, preskaŭ 347 milionoj da homoj en la mondo suferis de diabeto en 2008, kaj tiu nombro plu kreskas. En 2012 ĉirkaŭ 1,5 milionoj da homoj mortis rekte pro la malsano, kaj pli ol 80% de ili venis el mez- kaj malalt-enspezaj landoj. La organizo prognozis, ke diabeto fariĝos la sepa plej granda mortokaŭzo tutmonde en 2030.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments